La Amazonia arbaro, ĉu eliganto aŭ fiksanto de karbondioksido

  • Esperanto Marseille
  • Tekstoj

Fonto : artikolo de Univers Nature (http://www.univers-nature.com/inf/inf_actualite1.cgi?id=3636)  -  Tradukita fare de Centre culturel d’espéranto de Marseille - Esperanta paĝigo : Thierry Spanjaard.

 

 

Ĉi semajne la revuo Scienco ("Science") publikigas rezultojn, kiuj plu nutros la sciencajn debatojn pri la fiksado de karbondioksido. Sciencesploroj evidentigis, ke la sekeco minacas la eblon de la Amazonia arbaro fiksi la karbondioksidon, ĝis ni povas imagi, ke la "pulmo de Tero" povus eligi pli da karbondioksido ol ĝi fiksas ĝin. 

 

Tiuj observoj fontas el laboro de internacia teamo de 68 esploristoj, inklude de francaj membroj de INRA (Institut National de la Recherche Agronomique - Nacia Insituto pri Agronomia Esplorado) kaj de CIRAD (Centre de coopération Internationale en Recherche Agronomique pour le Développement - Centro pri Internacia Kunlaborado pro Agronomia Esplorado por Disvolvo) kaj de la universitato Paul Sabatier en Tuluzo en la sino de RAINFOR (Amazon Forest Inventory Network - Reto pri la Inventaro de la Amazonia Arbaro). La studo koncernas pli ol 100 arbaroj lokoj en areo de 600 milionoj da hektaroj, en pluraj Amazoniaj landoj. Ĝi baziĝas sur aro da mezuroj pri 10 000 arboj dum 30 jaroj da studado. Danke al tio la sciencistoj kapablis taksi la efikon de la sekeco de 2005 kaj antaŭpensi la eblajn respondoj de la arbaro al la klimata ŝanĝiĝo. 

 

La studado montris, ke la sekeco de 2005 okazigis gravan mortadon de arboj kaj ke dum tio epizodo nur 51% de la studitaj arbarpecoj daŭre fiksis karbondioksidon po 0,5 tuno da karbono ĉiuhektare ĉiujare. Aliaj pecoj eligis karbondioksidon po 6 tunoj da karbono per hektaro per jaro. Tiel, laŭ la esploristoj, la efiko de la sekeco al Amazonio povus ekvivalenti al tiu de la senarbigo, kiun GIEC (Groupe d'experts Intergouvernemental sur l'Evolution du Climat - Interestrata Grupo de Ekspertoj pri la Klimat Evoluo) taksas mondskale la karbondioksidaj eligoj de proksimume 3 miliardoj da tunoj de karbono jare. 

 

Fronte al la klimata ŝanĝiĝo, la fakuloj timas pliiĝon de periodoj de akvostreso en Amazonio kaj avertas ke, tiam la arbaro povus kontribui al la pliiĝo de la kvanto de karbondioksido en la atmosfero. Fakte arbaro povas aŭ fiksi aŭ eligi karbondioksidon kaj ekzistas subtila ekvilibro en la cikloj de la materio. La arboj fiksas karbondioksidon per fotosinteno kaj asimilas ĝin al sia organika materio dum sia kreskado. Sed ili eligas ankaŭ karbondioksidon rekte per spirado kaj malrekte kiam ili mortas kaj kiam defalas pecoj, folioj kaj branĉoj. Kiam la organika materio estas sur la grundo, ĝi malkomponiĝas age de mikroorganismoj kaj karbondioksido reiras al la atmosfero post kelkaj jardekoj. 

 

Tiel laŭ Olivero Phillips, unu el la aŭtoroj de la studo aperinta tiujn semajnon en "Scienco", "dum jaroj la Amazonia regiono helpis malakceli la klimatan varmigon. Se tiu karbondioksidofiksejo malfortiĝas, aŭ eĉ inverse funkcias, la karbondioksida nivelo en la atmosfero eĉ plu kreskos." Tio dirite, eĉ se tiuj lastaj observoj metas veran maltrankvilon, mezuri la karbonan ciklon planedskale ne estas facila tasko por sciencistoj kaj ja necesos agnoski, ke la naturaj fenomenoj de karbonfiksado estas ankaraŭ sufiĉe malbone konataj. Koncerne oceanon kaj arbarojn, la esploraj laboroj pri la karbonfiksejoj akumuliĝas kaj kelkfoje sin kontraŭdiras. Ekzemple, lastan monaton, aperis studo en la revuo "Naturo", kiu evidentigis, ke inter 1968 kaj 2007, la fikskapablo de la tropika arbaro en Afriko kreskis ĝis 0,63 tuno ĉiu hektare ĉiu jare, kresko kiu, laŭ la aŭtoroj de la studo, ekvivalentis al tiu de Amazonio, kie la arbarmaso ŝajne kreskis dum la 20 lastaj jaroj. Pluraj hipotezoj estis faritaj inter aliaj la kontribuaĵo de la karbondioksido ĉeestanta en pli granda kvanto en la atmosfero, aŭ ankaŭ pli alta sunkvanto, kiu stimulas la kreskon de la vegetaĵoj dum la sekaj periodoj. Evidente, la problemo estas malsimpla kaj la tropikaj arbaroj de la mondo ne devas esti rigardataj kiel homogena surfaco. Nur pri Amazonio, kvantoj troveblaj en la literaturo pri ĝia fikskapabalo varias de 0,5 ĝis 7 tunoj hektare ĉiu jaro. 

 

Fikstanto aŭ eliganto, la sciencistoj ŝajne havas ankoraŭ iom da laboro antaŭ ol klare kompreni la rolon de la arbaroj; ni esperu ke la pliiĝo de la senarbigo lasos al ili sufiĉe da tempo. 

 

Elizabeth Leciak

Pour être informé des derniers articles, inscrivez vous :
© 2015 Esperanto Marseille -  Hébergé par Overblog