Alternativo al kapitalismo

  • Esperanto Marseille
  • Tekstoj
Fonto : artikolo en senpaga ĵurnalo -  Tradukita fare de Centre culturel d’espéranto de Marseille - Esperanta paĝigo : Thierry Spanjaard.


Yannick Barbançon, la prezidanto de CNRES* priparolas la solidaran ekonomion



"Alternativo al kapitalismo"



Ĉu pro la krizo la sociala kaj solidara ekonomio de nove antaŭsceniĝas ?


Jes, la krizo  evidentigas la ĝustecon de niaj moralaj valoroj. Estas oportuneco diri, ke ekzistas entreprenoj, kie oni zorgas pri salajruloj kaj ne zorgas pri akciuloj, kie oni celas produkti aĵojn utilajn al la loĝantaro, ke estas ne nur unu maniero mastrumi socion. Estas okazo reenkonduki la homon en la centron de la entrepreno. 


Kiuj estas tiuj entreprenoj ?


La sociala kaj solidara ekonomio ampleksas diversajn organizaĵojn, de helpasocioj al personoj ĝis grandaj mutualaj asekuroj inklude de iuj saninstitucioj aŭ agrikulturaj kooperativoj; alia ekzemplo : la kvartalaj komitatoj. Ili estas alternativo al klasika kapitalista ekonomio, ĉar ili ofte zorgas samefike pri sferoj, kiujn ĝi forlasas. 


Kiel la krizo influas la socialan kaj solidaran ekonomion ? 


Necesas distingi la financan krizon disde la ekonomia krizo. La entreprenoj, kiuj aplikis la principojn de la sociala ekonomio en sia financado, rifuzante la spekulajn produktojn, ne suferis la financan krizon. Kontraŭe, la ekonomia krizo kun la malkresko de la mendoj aŭ la maloftiĝo de la kredito, trafas la entreprenojn de sociala ekonomio same kiel la tradiciajn entreprenojn. 


Ĉu tiu speco de ekonomio povas esti solvo al la krizo ?


Se la ekonomia krizo transformiĝas en socialan krizon, oni tuj bezonos la socialan kaj solidaran ekonomion. Oni bezonos servojn al personojn, enŝoviĝo per ekonomiaj aktivaĵoj, kaj aliaj. Tiuj aktivaĵoj ne translokeblas: kiam oni vartas infanojn aŭ helpas maljunulojn, tion oni ne povas fari eksterlande. 



* CNRES : La Nacia Konsilio de la Regionaj Ĉambroj de la Sociala Ekonomio. 


---


Disvolviĝinta sektoro - La sociala kaj solidara ekonomio ampleksas 200 000 entreprenojn, kiuj laborigas 2 milionojn da salajruloj, tio estas 10% el la dungitaro en Francio. La postulataj principoj estas : demokratia mastrumado, limigitaj profitoj kaj solidareco. 


---

(Tradukita el senpaga ĵurnalo)



© 2015 Esperanto Marseille -  Hébergé par Overblog