Kial persune kuiri ?

La sunaj kuiriloj ebligas ŝpari tempon kaj monon.

 


La suna lumo estas senpaga. La suna kuirado ebligas ŝpari energion, mult-valoran por vesperoj kaj sensunaj  tagoj.

 

 

La pladoj kuiriĝas dum vi prizorgas alian aferon ; vi ne bezonas atenti pri ili.

 

La kaserolojn oni facile purigas, la manĝaĵoj ne algluiĝas.

 

Suna kuirilo estas facile fabrikebla el diversaj kaj malmultekostaj materialoj.

 

 


La sunaj kuiriloj estas fidindaj, praktikaj kaj sanaj.

 

Ili ne povas kaǔzi incendion.

 

Ili ellasas neniun fumon dum la kuirado ; tio malpliigas la okul-malsanojn aǔ la pulmajn problemojn. La personoj alergiaj al la fumo nun povas profiti de suna senfuma krad-rostilo !

 

La plej multaj sunaj kuiriloj kuiras per temperaturoj inter 82° C kaj 121° C, idealaj por konservi la nutraĵ-elementojn, la saporon kaj la guston de la manĝaĵoj kaj eviti ke ili brulu. La kuirado per ligno aǔ per gaso kontraǔe superas 260°.

 

Vi povas kuiri, boligi, friti (iomete) la manĝaĵojn en ilia propra suko sen aldoni akvon.

La viandoj estas pli molaj ol per la tradicia kuirado.

 

Ankaǔ eblas pasteǔrizado de akvo per suna kuirilo. Tiun teknikon ĉiu devus koni por urĝaj okazoj.

Kiam vi sune kuiras, via kuirejo restas freŝa kaj aerumita, dum ekstere varmas kaj sunas.

 

Kukito (angle : Cookit) faldeblas por ordigo aǔ facila transporto.


La sunaj kuiriloj facile uzeblas

 

La sunaj kuiriloj konstrueblas el diversaj materialoj kaj adapteblas al la diversaj klimatoj kaj kuir-manieroj.

 

La suna kuirado ebligas savi vivojn en energi-malriĉaj sed sun-riĉaj regionoj


La suna kuirado kontribuas solvi du el la ĉefaj problemoj en la mondo : la kreskanta manko de energioj por kuirado kaj la plago de la akvo-devenaj malsanoj.

Duono de la mondo-loĝantaro kuiras per ligno. Laǔ UNO (Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj), du trionoj de la monda loĝantaro, tio estas du miliardoj da personoj, suferas pro manko de ligno. La virinoj kaj kelkfoje la infanoj devas iri serĉi lignon pli kaj pli malproksime, kio necesigas pli da tempo ol pasintece. La familioj vivantaj en urboj elspezas inter 30 kaj 50% de (el ?)sia enspezaro por la kuir-energioj, aǔ interŝanĝas parton de sia nutraĵo kontraǔ ligno.

La familioj forlasas la manĝaĵojn riĉajn je nutraĵoj, kiuj necesas malrapidan kuiradon, kio kaǔzas malsategon kaj nutromankon. Multaj estraroj enportas kaj subvencias fosiliajn energi-fontojn.

Danke al la suna kuirilo, la familioj malpliigas je duono siajn kuir-lignajn bezonojn.

 

La pasteǔrizado de akvo kaj lakto per la suna kuirilo kontribuas malpliigi la infektadon fare de ĥolero kaj aliaj malsanoj estigitaj de la konsumado de malpura akvo, kiuj kaǔzas la morton de ĉirkaǔ 50 000 personoj tage. OMS (Organizo Monda por la Sano) taksas, ke proksimume 80% de la malsanoj vehikliĝas per infektita akvo.


La suna kuirado kontribuas al la protektado de la arbaroj kaj de la riĉaĵoj de Tero.

 

En la regionoj minacataj de senarbigo, la klopodoj de protektado malsukcesas, ĉar la homoj ne havas alian solvon ol la kuirado per brul-ligno. Kiel diris ministro de Zimbabvo : « Kiam la arboj malaperis, la erozio de la grundoj sekvas … La kampanaro ne plu povas kulturi la teron … La grundo estas forigita fare de la rivero. La akvo necesa por la akvumado maloftiĝas. Tial kotono kaj tritiko estas pli kostaj. Estas senfine … ».

 

Ĉiu suna kuirilo povas ŝparigi tunon da ligno jare en la sunaj kaj sekegaj regionoj. 


La sunaj kuiriloj kontribuas al la plibonigo de la aer-kvalito.

 

La tradiciaj energi-fontoj kiel ligno kaj gaso poluas la aeron kaj kontribuas al la plivarmigo de nia planedo. La sunaj kuiriloj estas nepoluanta alternativo al la uzo de fosiliaj energi-fontoj.


Antaǔa paĝo          Titolo          Enhav-tabelo          Posta paĝo

© 2015 Esperanto Marseille -  Hébergé par Overblog