Kongreso Esperanto France en Marsejlo

  • Esperanto Marseille

"Marsejlo, Pordo de Eŭromediteraneo" - 5a - 8a de majo 2016

Kongreso Esperanto France en Marsejlo


La kongreso de Esperanto-France 2016 okazos en Marsejlo de la 5a ĝis la 8a de majo 2016. En tiu kongreso, kiu temas pri "Marsejlo, Pordo de Eŭromediteraneo", vi povos partopreni la statutajn kunsidojn de Esperanto-France, kaj aliaj asocioj kiel GEE (Groupement des Enseignants Espérantophones), la Federacio Esperanto-Provence aŭ FKEA (Franca Katolika Esperanta Asocio).

La programo enhavos prelegojn pri Esperanto kaj ĝia movado kaj multaj aliaj temoj rilatantaj al nia kongresa temo : "Marsejlo, Pordo de Eŭromediteraneo". Dum la kongreso, vi ankaŭ povos trapasi la ekzamenojn de FEI (Franca Esperanto-Instituto).

La tuta informo disponeblas ĉi tie kongreso2016.esperanto-france.org  

Rapidu! La plej favora prezo finiĝas je la 15an de Marto!

 

Pour être informé des derniers articles, inscrivez vous :
© 2015 Esperanto Marseille -  Hébergé par Overblog