
Esperanto Marseille à Vivacité, le festival des associations
Dimanche 11 septembre 2011
Marseille, le 7 septembre 2011 - Ce dimanche, 11 Septembre 2011, a lieu à Marseille "Vivacité" la fête des associations. Esperanto Marseille, sera bien sûr présent, avec un stand, où nous recevrons toutes les personnes intéressées par la découverte de l'esperanto, la langue internationale.
L'Esperanto est une langue planifiée, pour faciliter l'intercompréhension des personnes de divers peuples en permettant le droit à l'égalité culturelle. L'Esperanto est plus facile à apprendre que n'importe quelle langue nationale.
L'Esperanto permet de:
Voyager de par le monde,
S'amuser en apprenant,
Rencontrer d'autres personnes,
Découvrir d'autres cultures,
Défendre l'équité linguistique,
Apprendre d'autres langues,
Connaître une langue de plus, facile à apprendre.
Venez nous rejoindre, à Vivacité, Parc Borély, Marseille de 10h à 17h, le dimanche 11 septembre 2011.
À Marseille, le groupe Esperanto Marseille vous propose des cours gratuits, dès le niveau débutant. Les cours débutant ont lieu : tous les mardis à 18h au CIRA, 3 rue Saint Dominique, 13001 Marseille. Des réunions ont lieu tous les lundis et tous les mardis, à Marseille, centre ville.
Communiquer à l'échelle globale et sur un pied d'égalité, sans pour autant s'immiscer dans la vie privée des peuples, telle était l'idée du Dr Zamenhof lorsqu'il formula les bases de la langue espéranto en 1887. Langue auxiliaire facilitant l’apprentissage ultérieur des autres langues, l’espéranto préserve les langues maternelles tout en instaurant un véritable dialogue interculturel.
L'espéranto proscrit toute hégémonie culturelle et linguistique et constitue "sans doute un des meilleurs alliés du plurilinguisme" (Claude Hagège, Combat pour le français, 2006). Reconnue par l'UNESCO, la langue internationale espéranto "offre une alternative au risque de prépondérance de plus en plus marquée de certaines des langues actuelles, sans mettre pour autant en péril le patrimoine linguistique qui fait la richesse de l'Europe" (extrait de l'amendement Dell'Alba au parlement européen le 29 mars 2004).
À propos de l’espéranto
Conçu pour être réellement international et très facile à apprendre, parlé par des millions de personnes sur les cinq continents, l’espéranto offre une expressivité et une précision qui expliquent son emploi actuel dans les domaines technique, scientifique, littéraire, musical, touristique, etc. Ce sont aussi les valeurs intrinsèques de la langue, à savoir l’ouverture, la curiosité de connaître d’autres cultures, la volonté de protéger les autres langues et la promotion de la paix dans le monde qui expliquent que l’UNESCO a, par deux fois en 1954 et 1985, voté des résolutions en faveur de la langue et encouragé les nations de l’ONU à l’enseigner.
« L’espéranto est en mesure d’exprimer les nuances les plus subtiles de la pensée et du sentiment, il est propre à permettre, par conséquent, l’expression la plus juste, la plus littéraire, la plus esthétique et de nature à satisfaire les esprits les plus ombrageux et les plus particularistes, et il ne peut pas porter ombrage aux fidèles des langues nationales. » Maurice Genevoix, ancien secrétaire perpétuel de l’Académie française.
« Je souhaite que l’enseignement de l’esperanto soit officialisé par les autorités de nombreux pays. Un jour viendra où tout être humain saura utiliser l’esperanto comme un instrument de mise en commun. » Albert Jacquard.
Plus d’information à http://esperanto-france.org/
À propos d’Esperanto-Marseille
L’association loi 1901 « Centre Culturel d’Esperanto de Marseille » fait vire les activités espérantistes dans la cité Phocéenne. Elle organise des cours et des réunions hebdomadaires permettant à ses membres d’échanger en esperanto. Elle contribue à la diffusion de la langue internationale, et au rayonnement de notre région en publiant, par exemple, l’article sur Marseille sur Wikipedia en esperanto. Un Congrès Universel d’Esperanto a eu lieu à Marseille en 1957.
Plus d’information à http://esperanto.marseille.over-blog.com/
Contacts
Thierry Spanjaard – email : esperanto.marseille@laposte.net - Tel : 04 91 71 82 24
Fonto: artikolo de Vikipedio en la franca lingvo. - Tradukita fare de Centre culturel d’espéranto de Marseille - Esperanta paĝigo : Thierry Spanjaard - Publikigita en Vikipedio
Marsejlo
Marsejlo esta urbo en sudorienta Francio, ĉefurbo de la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura kal prefektejo de la departemento Bouches-du-Rhône. Ĝi situas per rapidvojo je 775 km de Parizo, 396 km de Liono, 204 km de Nico, 400 km de Ĝenovo, 521 km de Milano, kaj 506 km de Barcelono. Ĝin limigas okcidente la Mediteranea maro, norde la montaro de l'Estaque kaj la montaro de l'Etoile [stelo], oriente la montaro de Allauch, kaj sude la montaro de Calanques [kalankoj].
Ĝin fondis proksimume 600 jaroj antaŭ Kristo la helenaj maristoj devenantaj el Foceo (en Malgrandazio) sub la nomo Masalja. La "Focea Urbo" profitas de sia marborda lokiĝo : Marsejlo estas la unua Franca kaj Mediteranea haveno (antaŭ Ĝenovo) kaj ankaŭ la 4a Eŭropa haveno.Internaciskale Marsejlo estas la dua urbo laŭ la nombro de konsuelejoj (pli ol 70). La entreprenkvartalo Eŭromediteraneo (Euroméditerranée) kaj la atingo de la titolo de Europa kultura ĉefurbo en 2013 estas du atutoj plifortigantaj la rolon de Marsejlo en la Mediteranea baseno.
En 2007, la loĝantaro de Marsejlo estis de 852 395 laŭ la nombrado de INSEE (Institut National de la Statistique et des Études Économiques - Nacia Instituto de Statistiko kaj Ekonomiaj Studoj); ĝi do estas la 2a pli loĝata komunumo en Francio. Ĝia urbunuo de 1 418 482 loĝantoj estis en 2006 la dua en Francio. Ĝia urbareo, kiu ampleksas la du ĉefajn komunumojn de Marsejlo kaj Aikso la Provenca, konsistis el 1 602 096 loĝantoj; ĝi do estas la tria urbareo en Francio post Parizo kaj Liono. Ekde 2000, Marsejlo estas la ĉefurbo de la urba komunumaro (communauté urbaine) Marsejlo Provenco Metropolo, kiu ampleksas 1 023 972 loĝantojn.
Toponimio
La nuna nomo de Marsejlo fontas el la vorto Masaljo (Massalia) el la helena lingvo. Masalja poste iĝis Masilja (Massilia) dum la romiana epoko.
Geografio
Ĝia historia teritorio konsistas el speco de amfiteatro ĉirkaŭita okcidente de la maro sude de montaroj Kalankoj [Calanques] kaj Marseilleveyre, norde de la Blua marbordo kaj l'Estaque (famigita de la pentristo Paul Cezanne) kaj nordoriente de montaroj Etoile [stelo] kaj Garlaban.
Preskaŭ duono de la komunuma areo estas en nekonstruebla natura teritorio; ĝi estas la kvina komunumo de metropola Francio laŭ sia areo. Tiel ĝia loĝdenseco (3 542 loĝantoj en kvadratkilometro) estas multe pli malgranda ol tiu de urboj tute urbanizitaj kiel Liono (9 867 loĝantoj en kvadratkilometro) aŭ Parizo (20 807 loĝantoj en kvadratkilometro) sed komparebla al tiu de Tuluzo (3 715 loĝantoj en kvadratkilometro).
Laŭ sia aero (240,62 kvadratkilometrojn), Marsejlo estas 2,5 foje pli granda ol Parizo, aŭ ankaŭ kvin foje pli granda ol Liono, kaj eĉ pli vasta ol Kairo (210 kvadratkilometroj). Laŭ nordsuda akso, la distanco inter la urbocentro (Malnova Haveno - Vieux Port) kaj la norda urbolimo (Notre-Dame-Limite) estas 14 km. Laŭ la mediteranea marbordo, la distanco inter l'Estaque kaj Callelongue estas 21 km.
Hidrografio
La rivero Huveaune kaj ĝia alfluanto Jarret, ĉi-lasta tute kovrita en la densa parto de la urbo, kaj la rivereto Aygalades, estas ĉefaj riveroj trairantaj Marsejlon. La riveroj Huveaune kaj Aygalades havas relative malfortajn fluokvantojn. La hidrografia sistemo estas tipe mediteranea : la ordinara fluokvanto estas malforta sed tiuj riveroj havas grandajn flualtiĝojn, kiam forte pluvas. La akvo estas forte kanalizita, ofte proksime de la fonto, kaj irigacias la tutan Marsejlan basenon. La troo de la kanalo de Marsejlo enverŝiĝas en ilin.
75% de la trinkebla akvo de Marsejlo venas de la rivero Durance tra la kanalo de Marsejlo kaj aliaj 25% venas de la rivero Verdon tra la kanalo de Provenco.
Seismeco
La regiono Provenco-Alpoj-Bordo-Lazura havas seismajn riskojn, pli speciale en la regionoj de Nico kaj de Aikso la Provenca, sed la risko ŝajnas neglektinda por Marsejlo.
Klimato
Marsejlo profitas de escepta daŭro de suneco, pli ol 2 800 horoj da suneco jare, interalie danke al la Mistralo (forta norda seka vento), kiu averaĝe blovas 93 tagojn jare. Estas averaĝe 570 mm da precipitaĵoj jare kaj 81 pluvtagoj (el kiuj 39 superas 2,5 mm), principe autune kaj printempe. La averaĝa temperaturo en Marsejlo estas 15,3°C.
Malgraŭ ĝenerale milda klimato, ekstremaj epizodoj okazas. Tiel la temperaturo atingis -16,8°C la 12a de Februaro 1956 kaj 40,6°C la 26a de Julio 1983. Same, kvankam la jara averaĝo de precipitaĵoj inter 1971 kaj 2000 estis 570 mm, la 19an de Septembro 2000 kaj la 1an de Decembro 2003, oni mezuris pli ol 200 mm da pluvo dum 24 horoj. La 14an de Januaro 1987 kaj la 7an de Januaro 2009, oni mezuris pli ol 10 cm da neĝo, tio kio paralizis la urbon.
Registro de la precipitaĵoj kaj horoj da sunado en Marseille-Marignane 1961-1990 17,18
|
Monatoj |
Jan. |
Feb. |
Mar. |
Apr. |
Majo |
Jun. |
Jul. |
Aug. |
Sept. |
Oct. |
Nov. |
Dec. |
Jara sumo |
|
Averaĝaj horoj da sunado |
150 |
155,5 |
215,1 |
244,8 |
292,5 |
326,2 |
366,4 |
327,4 |
254,3 |
204,5 |
155,5 |
143,3 |
2 835,5 |
|
Averaĝo de temperaturoj de la marakvo (C°) |
14 |
15 |
15 |
15 |
16 |
18 |
24.5 |
25 |
23 |
19 |
17 |
13 |
18 |
|
Nombro da pluvtagoj >=0,1 mm |
9 |
8 |
8 |
8 |
7 |
6 |
3 |
4 |
6 |
8 |
8 |
9 |
84 |
|
Nombro da pluvtagoj >=1 mm |
6,5 |
6 |
5,5 |
5,3 |
4,9 |
3,5 |
1,6 |
3 |
3,6 |
5,8 |
5,1 |
6 |
59 |
Averaĝa monata kaj jara temperaturoj en Marsejlo1981-2009
|
|
|||||||||||||
|
Monatoj |
Jan. |
Feb. |
Mar. |
Apr. |
Majo |
Jun. |
Jul. |
Aug. |
Sep. |
Oct. |
Nov. |
Dec. |
Jare |
|
Averaĝaj minimumaj temperaturoj (°C) |
4,6 |
4,8 |
7,1 |
9,5 |
13,4 |
16,8 |
19,6 |
19,3 |
16,1 |
13 |
8,2 |
5,5 |
11,5 |
|
Averaĝaj temperaturoj (°C) |
8,2 |
8,8 |
11,5 |
14,1 |
18,2 |
21,9 |
24,8 |
24,4 |
20,8 |
17 |
11,8 |
8,9 |
15,9 |
|
Averaĝaj maksimumaj temperaturoj (°C) |
11,8 |
12,7 |
15,9 |
18,7 |
23,1 |
26,9 |
30 |
29,4 |
25,5 |
21 |
15,4 |
12,3 |
20,3 |
|
Precipitaĵoj (mm) |
49,9 |
31,5 |
30,2 |
51,4 |
38,7 |
21,8 |
7,8 |
30,3 |
76,1 |
78,4 |
56,8 |
52,8 |
525,6 |
Fonto : Meteologiaj registroj en Marsejlo (75m) je °C kaj mm, monataj averaĝoj [5]
Registro de la meteologiaj fenomenoj en Marseille-Marignane 1961-1990 19,20.
|
Monatoj |
Jan. |
Feb. |
Mar. |
Apr. |
Majo |
Jun. |
Jul. |
Aug. |
Sep. |
Oct. |
Nov. |
Dec. |
Jara sumo |
|
Nombro de tagoj kun nebulo |
2,1 |
1,4 |
0,9 |
0,3 |
0,2 |
0 |
0,1 |
0 |
0,7 |
1,3 |
1,7 |
2,3 |
10,9 |
|
Nombro de tagoj kun fulmotondro |
0,6 |
0,9 |
1,0 |
1,2 |
2 |
2,6 |
1,7 |
2,9 |
2,7 |
2,5 |
1,5 |
0,7 |
20,2 |
|
Nombro de tagoj kun neĝo |
0,8 |
0,4 |
0,1 |
0 |
0 |
0 |
0 |
0 |
0 |
0 |
0,2 |
0,7 |
2,3 |
|
Nombro de tagoj kun frosto |
9,1 |
5,7 |
1,8 |
0 |
0 |
0 |
0 |
0 |
0 |
0 |
2,1 |
7,1 |
25,8 |
|
Nombro de tagoj kun vento >=57,6 km/h |
10,7 |
8,2 |
10,4 |
11,1 |
5,8 |
7,0 |
8,5 |
6,1 |
6,7 |
8,0 |
8,7 |
9,1 |
100,3 |
|
Nombro de tagoj kun vento >=100,8 km/h |
1,0 |
0,9 |
1,3 |
0,9 |
0 |
0,3 |
0,3 |
0 |
0,1 |
0,3 |
0,8 |
0,7 |
6,6 |
Historio de Marsejlo
La Historia Muzeo de Marsejlo en Centre Bourse priskribas la ĉefajn historiajn etapojn ekde la fondado de Marsejlo fare de la Foceanoj ĝis la pliampleksiĝo de la urbo en la XVII jarcento.
Marsejlo, greka urbo
Antaŭ la Helenoj
La unua topografio de la loko de la helena Marsejlo estas hodiaŭ ankoraŭ videbla malgraŭ la grandaj modifoj okazitaj en la XIX jarcento. Ĝi estas promontoro superita de tri sinsekvaj montetoj : monteto Saint-Laurent (206 metrojn altitude en 1840), monteto de la muelejoj (42 metrojn) kaj, fine, monteto de Karmelanoj [Carmes] (cirkaŭ 40 metrojn).
La loko estas okupata jam de longe de la homoj, kiel atestas la eksterordinara malkovro inter 1985 kaj 1991 de la ekcepta groto Kosker, fare de Henri Cosquer en unu el la Marsejlaj Kalankoj, okupata inter 27 000 kaj 19 000 antaŭ nia erao. Krome, freŝdataj prifosadoj evidentigis vestiĝojn de neolitika instalaĝo, kiu datiĝas de 6 000 antaŭ nia erao, apud de la stacidomo Saint-Charles ĉirkaŭ strato Bernard Dubois.
La legendo de Gyptis kaj Protis
Marsejlo estis fondita en 600 antaŭ JK, fare de Helenoj kolonianoj venintaj el Foceo (nun Foça en Turkio), kaj estis interaliaj popolita de la Foceanoj fuĝantaj la Persiajn invadojn en 546 antaŭ JK.
La Foceanoj konstruis urbon maritiman kaj komercan. La legendo de la renkonto kaj de la interligo inter la maristo Protis (Foceano) kaj la bela Gyptis (Ligurino) firme estigis tradicion de Marsejlo kiel komerca urbo.
La evoluo de Massalia
La arkeologoj malkovris vestiĝojn, kiuj evidentigas, ke la unuaj Helenoj instaliĝis en la okcidenta ektremaĵo de monteto Saint-Laurent. Tre rapide la urbo plivastiĝis ĝis la orienta flanko de la monteto Muelejoj. Poste ĝi entenis la trian monteton de la Karmelanoj antaŭ la fino de la VIa jarcento AK. Lasta plivastiĝo en la finhelena epoko ebligas al la urbo atingi areon de ĉirkaŭ 50 hektaroj, kiu ĝi ne superos antaŭ la XVIIa jarcento.
Influradianta Helena kolonio, Marsejlo estis la deirpunkto de disvastiĝo de la skribo ĉe la Gaŭlaj popoloj kiuj lernis transkribi sian propran lingvon en helenajn literojn. La unuaj vitejoj estis enkondukitaj en Gaŭlion probable ankaŭ fare de la Focea urbo.
Marsejlo forte kreskis kaj iĝis prospera urbo havanta fortajn komercajn rilatojn kun Helenio, Malgranda Azio kaj poste Romo. La urbo, tre sendependema, libere sinadministras. La Marsejla konstitucio inspiriĝis de la ioniaj civitoj. La urbo estis regata de direcktorio de 15 unuranguloj elektitaj inter 600 senatanoj (Strabon, IV, 1, 5). Tri el ili ĉefrolis kaj havis la esencan parton de la ekzekutivo.
Marsejlo, romia urbo
Dum la IIa jarcento AK, Marsejlo frontas al la pliiĝanta potenco de siaj najbaroj Gaŭloj, speciale, la Salienoj [Salyens]. Por fronti al ilia minaco, Marsejlo petas la helpon de sia romia aliancano, kiu iĝis la plej granda mediteranea potenco. Ĝi poste estas senigita de siaj koloniojkaj devas submetiĝi al Romo. Romianoj kunligas ĝin al la Narbona provinco.
Dum la epoko de Augusto, la urbo havas novan grandan fazon de konstruado. Dum la periodo Alta Imperio, la haveno areo estis konsiderinda. Ĝi etendiĝas sur la nordabordo de la haveno, laŭlongas la korno de la haveno (nun ĝardeno de la vestiĝoj) kies kajo estas rekonstruita en la Flavia epoko kaj plilongiĝas ĝis la nuna quai des Belges.
La arkeologiaj prifosadoj dum la lastaj 15 jaroj evidentigis la vivpovon de la urbo. Poste, dum la periodo Malalta Imperio la urbo ŝajnas iomete malpliiĝi verŝajne profite al Arlezo.
Marsejlo dum la malnova antikveco
La urbo pliiĝas de nove ekde la Va jarcento PK. Interne de la urbo, la konstruado de la unua granda katedralo stampas la potencos de episkopo, probable Prokulus, kiu volas rivali kontraŭ Arlezo. La vipovo de la komerco evidentiĝas per la malkovro de ceramikaĵoj venintaj el la tuta Mediteraneo, atestantoj pri la varoj kiuj amase alvenas al Marsejlo dum la ostrogota kaj merovingia periodoj.
La mezepoka urbo
Post la jaro 1000, Marsejlo denove estas prospera haveno kiu partoprenas en la krucmilitoj.La Marsejlanoj ĉeestas en Nordafriko kaj posedas kvartalon en Saint Jean d'Acre (nuntempe Ako). La preno de la urbo fare de la Katalunoj en 1423 kaj la ĝia detruado kiu sekvas kaŭzas gravan malpliiĝon de Marsejlo en la fino de la mezepoko.
Marsejlo dum la IXa kaj Xa jarcentoj
Ni havas malmulte da informoj pri Marsejlo dum la karolida epoko. Sekvas malfacila periodo por Marsejlo kiu estas rabita de la Saracenoj en 838 kaj de la Grekaj piratoj en 848. Marsejlo rapide restariĝas el tiuj ruinigoj.
La XIa jarcenta renoviĝo
Dum la unua duono de la XIa jarcento, le politika stabileco kaj la disvolviĝo de la abatejo Sankta-Viktoro [Saint-Victor] plifortigas la kreskiĝon de la urbo. La refondo de la monaĥejo Sankta Savanto [Saint-Sauveur] sur la nuna loko de la preĝejo Accoules, ĉirkaŭ 1030, centre de la spaco la malnova grafa urbo kaj la malnova episkopa urbo, probable samtempis kun la renaskiĝo de la konstruaĝoj en tiu areo.
Marsejlo la malobeema
La tumultema karaktero periode revenas en la historio de la urbo. Pro la topografio, la mara karaktero kaj la komerca sendependenco de la Marsejlanoj, la grafoj de Provenco malfacile regis la urbon. La ekonomia kaj politika sendependecoj de Marsejlo rilate al la Francio daŭris ĝis la fino de la XVa jarcento.
Marsejlo inter la XIIa kaj XVIa jarcentoj
Malfeliĉe la granda pesto eniris Eŭropon tra la Marsejla haveno en 1347. La 15an de decembro 1437, la grafo de Provenco Renato de Anĵuo [René d'Anjou], kiu postvenis sian fraton Ludovika la 3an de Anĵuo (Louis III d'Anjou) kiel reĝo de Sicilio kaj duko de Anĵuo, alvenas en Marsejlon kaj favorigas per privilegioj la restarigon de la urbo, kiun li taksas, kiel strategia maritima bazo por rekonkeri sian reĝlandon de Sicilio.
En 1524, la Francoj defendis la urbon sieĝitan de la armeo de Romia Sankta Imperio. Tri dek jaroj post la aneksado de Marsejlo al la Franca reĝlando, Francisko la Ia [François Ier] visitis la urbon, allogita pro la kuriozeco vidi rinoceron. Tiu besto estis donaco de la reĝo de Portugalio, Emanuel la Ia [Emmanuel Ier], al la papo Leono la Xa [Léon X], ĉar la ŝipo pereis, oni grundigis la beston sur la insulo If. Francisko la Ia profitis tiun viziton por konscii la geografian situon de la urbo kaj konstruigis du fortifikaĵojn por protekti ĝin. Tiel li konstruigis la kastelon If inter 1526 kaj 1529 kaj la fuorteton de Notre-Dame-de-la-Garde. Komence ĝi estis konstruita el ligno por rezisti la atakojn de Karolo la Va [Charles Quint] kaj poste rekonstruita el ŝtonoj laŭ la ordono de Francisko la Ia post la batalo kontraŭ Karolo la Va en septembro 1536 ĉirkaŭ la kapelo l'Ermitage. Tiu pafejo por protekti la urbon estis donacita de Francisko la Ia; efektive neniu artileriero povis de la kastelo If atingi ŝipojn celantajn sieĝi la urbon.
Rapida progreso dum la XVIIa kaj la XVIIIa jarcentoj
La urbocentro transformiĝis ek de la mezo de la 17a jarcento. La unuaj aranĝoj, ankoraŭ modestaj, de placoj kaj avenuoj kun klasikaj fasadoj konstruitaj laŭ la planoj de Pierre Puget vastiĝis ekster la mezepokaj muregoj interalie direkte al la fama Canebiere. Ĝi tamen iĝis la granda arterio atinganta la malnovan havenon nur je la fino de la 18a jarcento. Ĝi tuj iĝis la negoca centro.
Tamen en 1720 alvenis pesto, kiu donis fortan baton al la loĝantaro de la urbo (38 000 viktimoj el 75 000 loĝantoj). La tiama episkopo konsekris Marsejlon al Sankta Koro.
Marsejlo dum Revolucio kaj Imperio
Necesis atendi la francan Revolucion kaj la unuformiĝon de la franca teritorio (lingvo, mono, juro), por ke Marsejlo perdu tiun specifecon, kiun ĝi ĉiam provis konservi. Probable tial la revolucia kanto de Rouget de Lisle plaĉis al la Marsejlanoj kaj estis nomata "La Marseljezo" [La Marseillaise]. Dum la Konvencio la kontestemo de la urbo perdigis al ĝi ĝian nomon : ĝi estis nomata la "urbo-sen-nomo" dum 4 semajnoj, ankaŭ Liono spertis la samon.
Rouget-de-Lisle, juna pionira oficiro, komponis en Strasburgo la « Milit-kanton de la Rejna Armeo ». Ĉi tiu himno, kiu eldoniĝis, alvenis al Marsejlo, kiu entuziasme akceptis la Revolucion. La urbo sendis al Parizo 500 volontulojn, regalis ilin per bankedo, dum kiu François Mireur kantis la verkon venitan el Alsaco. Ĝi levis entuziasmon, kaj la ĉeestantoj ĥore rekantis ĝin. Kiam ili defilis en la stratoj de Parizo, iliaj varmaj sudaj voĉoj, kiuj elkantis la ardajn strofojn, elektrigis la amason. La nova himno tuj estis nomata « La Marsejlezo ». Memorfesta ŝildo pri Rouget-de-Lisle videblas sur strato Thubaneau en la centro de Marsejlo, kie oni troviĝas ankaŭmuzeo pri "La Marsejlezo".
Marsejlo je la XIXa kaj la XXa jarcentoj
Haveno de la kolonioj
Dum la tuta XIXa jarcento la Marsejlanoj faris komercon de negristoj. Ili ŝanĝiĝis kun la afrikanaj popoloj finitajn produktojn (teksaĵojn, vitraĵetojn, pafilojn) kontraŭ sklavoj. Tiuj sklavoj estis re-interŝangitaj en Ameriko kontraŭ mono aŭ kontraŭ tropikaj produktoj (sukero, kotono, vanilo).Tiu komerco estis kvante tre malsupra altiu de Nanto aŭ de Bordozo.
La 19a jarcento danke al sia aro da industriaj ennovaĵoj (el kiuj la apero de la vapora navigado), la fino de la araba piratado, la Francaj konkeroj ekde 1830, poste la borado de la kanalo de Suezo stimulis la maran komercon kaj la prosperon de la urbo, kies loĝantaro kreskis de ĉirkaŭ 300 000 en 1870 ĝis proksimume 600 000 en 1940.
Konsekvence la havena areo transkreskis sian historian perimetron (la malnova haveno) kaj ekde 1844 vastiĝis ĝis la nordaj bordoj; la aktualaj basenoj de la Joliette estis malfermitaj en 1853 kaj tiuj de Lazaret kaj Arenc en 1856.
Marsejlo festis tiun riĉecon per la koloniaj eksposicioj de 1906 kaj 1922 kiuj multe sukcesis. La alveno de pluraj centmiloj da traŭmatizitajrepatriguloj el Alĝerio en 1962 stampis la spiriton de la urbo.
La grandaj konstruadoj en la 19a jarcento
La teritoria kaj demografia kreskoj de la urbo kaŭzis ĉefan konstruadon de tiu jarcento : la alkondukado de la Duranca akvo, decidita jam de 1834 de la urbestro Maximin Consolat; tiu decido altrudiĝis despli ke plagis tiun ĉi jaron granda sekeco kaj ĥolero epidemio. En 1884, plagis nova epidemio de ĥolero.
En 1821 komencis la laboroj por konstrui kloakan reton konduktanta al la granda kolektujo. La konstruado de la kanalo de Marsejlo, fare de 5 000 laboristoj, longa je 87 km, daŭris dum 11 jaroj, kaj la akvo de la Duranco atingis Marsejlon la 8an de Julio 1847. En 1862, cele memorigi ĉi tiun eventon, la Nima devena arkitekto Henriko Esperandieu (1829-1874) estis komiciita por konstrui vastan monumenton "por laudegi la akvon"; ĝi estas la Longchamp Palaco, kiun oni inaŭguris en Aŭgusto 1869.
Li konstruis ankaŭ la basilikon Notre Dame de la Garde, ekde 1853 (konsekrita en 1864) kaj partoprenis en la granda konstruado de la nova Katedralo Major, sur la kajojde Joliette. Li konstruis ankaŭ inter 1864 kaj 1874 la palacon de la Artoj, lokita place Karli kaj partoprenis en la konstruado de la monumenta prefektejo.
La alia granda laborado de tiu-ĉi jarcento estis, same kiel ĉie en Francio ĉi-epoke, ligita kun la alveno de la fervojo. Marsejlo estis konektita kun Avinjono komence de 1848, kun Liono en 1854, kaj Parizo en 1857. La fina stacidomo konstruita sur monteto Saint-Charles estis ĝis la fino de la jarcento multfoje modifiita.
En 1871, dum la insurekcio de la Pariza Komuno, Marsejlo spertis similan ribelon kiu daŭris 15 tagojn. La Prefektejo bombardiĝis kaj la estro de la ribelantoj, modera advokato Gaston Cremieux estis mortpafita post 6 monatoj en Pharo.
La intermilitaj skuadoj
En 1938, en Marsejlo okazis terura fajrego en magazeno Nouvelles Galeries, kiu ege difektis kelkajn pluretaĝajn domegojn sur strato Canebière. Fronte al sendisciplino de la Marsejlanoj, kaj la senkapableco de la fajrbrigadistoj regi la ordon por plenumi la helpon, Edouard Daladier, kiu ĉeestis por kongreso kaj loĝis en hotelo Noailles fronte al la flamiĝanta vendejo Nouvelles Galeries diris "ĉu do ne estas iu por regi ordon en tiu-ĉi urbo".
La registaro decidis, ke la urbo estos de nun protektita fare de trupunuo de fajrosoldatoj partoprenantoj de la nacia maristaro, kaj kreis per leĝdekreto en Julio 1939 la batajlonon de maristoj-fajrosoldatoj de Marsejlo.
La urbo Marsejlo cetere pro gravaj financaj malfacilaĵoj kuratoriĝis kaj dotiĝis per eksterordinara administristo ĝis la Liberigo en 1944.
La 2a mondmilito
Sekve de la usona elŝipiĝo en Norda Afriko, Marsejlo estis okupata fare de la Germana armeo la 12an de Novembro 1942, same kiel la cetera Suda regiono. La urbo multe suferis pro la okupado ĉefe dum la "Marsejla razio", inter aliaj la kvartalo Panier norde de la malnova haveno, nomita krimkvartalo fare de la nazioj. Dum la nokto inter la 22a kaj la 23a de Januaro 1943, pluraj miloj homoj estis arestitaj, kaj du tagojn poste, la 24an de Januaro, generalo SS Oberg helpita de la prefekto René Bousquet ordonis al la loĝantoj de la kvartalo Vieux-Port [malnova haveno] vakigi sian loĝejon antaŭ 2 horoj kun 30 kg da pakaĵo. 30 000 homoj estis forpelitaj. Dum la 2 sekvantaj semajnoj, 1 500 konstruaĵoj estis dinamititaj, kio postlasis ruinkampon ĝis la Liberigo.
Marsejlo suferis ankaǔ plurajn alarmojn. La usona bombado la 27an deMajo 1944 estis aparte ruiniga kaj okazigis preskaǔ 2 000 viktimojn.
La 15an de Aǔgusto 1944 okazis la elŝipiĝo en Provenco. Tiam la okupantoj eksplodigis lahavenajn instalaĵojn : pli ol 2 000 ŝipoj estis dronitaj, kajla fama transĉarĝa ponto detruita.
La FFI de Marsejlo (el kiuj Gaston Deferre) pretigis la liberadon de la urbo. Lundon la 21an de Aǔgusto ili ekigis la ribelon kune kun instrukcio al ĝenerala striko. Sed ĉar ili estis malbone armitaj kaj malmultaj, ilia situacio estis kriza ĝis la alveno de la algerianaj tirajonoj de Generalo Montsabert, kiuj eniris en Marsejlon Merkredon la 23an. La bataloj kontraǔ la germana armeo daǔris plurajn tagojn ĝis la kapitulaco de Generalo Schaeffer la 28an de Aǔgusto. La 29an Generalo de Lattre ĉeestis la paradon de la Afrika armeo sur strato Canebière.
De 1950
Marsejlo travivis tre malfacilan ekonomian periodon ekde lajaroj 1950 kun la progresiva sendependiĝo de la francaj kolonioj kaj dum la jaroj 1970 kun la krizo, kiun suferis ĝia industria strukturo.
Fine de la 20a jarcento, la urbo de nove ekstartis kaj entreprenis tre gravajn laboraĵojn por restrukturigi la urbon, precipe pro la impulso de la programo Eǔromediteraneo.
Loĝantaro kaj socio
Demografio
Post grava krizo dum la jaroj 1970aj kaj 1980aj, en kiu la loĝantaro malkreskis de pli ol 900 000 ĝis malpli ol 800 000 (malgraǔ sufiĉe pozitiva naskiĝ-kvanto), la Franca Stato kaj la marsejlaj aǔtoritatoj decidis dum la jaroj 1990aj kaj 2000 restartigi la urban ekonomion : la vasta programo Eǔromediteraneo celas venigi la entreprenojn kaj ĝi celas gravan urban restaǔrojn la kvartalojn de la urba centro apud la aǔtonoma haveno. Laǔ la lasta cenzo la loĝantaro rekreskis (la kresko superis la nacian averaĝon).
Dua komunumo de Francio havanta pli ol 850 000 loĝantoj Marsejlo estas hodiaǔ la dua urba unuo de la lando (post Parizo kaj apenaǔ antaǔ Liono) havanta 1 349 772 loĝantojn (en 1999) inklude de Aix-en-Provence (Ajkso-la-Provenca) en la Nordo, Martigues kaj Vitrolles Okcidente kaj Aubagne Oriente. La urba areo de Marsejlo estas tamen la tria en Francio post tiu de Parizo kaj apenaǔ sub tiu de Liono. La marsejla urbaro ĵus eĉ aldonis al si la komunumon de Sankta Zakario, kiu apartenas al la departemento Var.
Cet automne sonne la reprise des cours et des groupes de conversation en Esperanto à Marseille par le groupe Esperanto Marseille.
Des cours gratuits de tous niveaux sont organisés chaque semaine. Ils permettent une progression facile et rapide en Esperanto.
Les cours ont lieu (au choix) :
L'esperanto permet de :
· Voyager de par le monde,
· Apprendre en s'amusant,
· S'amuser en apprenant,
· Rencontrer d'autres personnes,
· Découvrir d'autres cultures,
· Défendre l'égalité linguistique,
· Apprendre d'autres langues,
· Connaître une langue de plus, facile à apprendre.
Pour tous renseignements et inscriptions :
Esperanto.Marseille@laposte.net ou tel: 04 91 71 82 24
Fonto: artikolo de Vikipedio en la franca lingvo. - Tradukita fare de Centre culturel d’espéranto de Marseille - Esperanta paĝigo : Thierry Spanjaard - Publikigita en Vikipedio
La nuklea centralo de Ĉernobilo, ankaŭ nomata nuklea centralo Lenino, estas nuklea centralo nun haltita, situita en Ukrainio en la urbo Pripjato, 18 km nordokcidente de Ĉernobilo, 16 km de la limo inter Ukrainio kaj Belorusio kaj ĉirkaŭ 110 km norde de Kievo. Geografiaj koordinatoj : 51° 23' 21,16" N 30° 5' 57,63" E.
La reaktoro numero 4 estigis la katastrofon de Ĉernobilo en 1986, sed la centralo daŭre funkciis per la aliaj reaktoroj ĝis decembro 2000 dum la urboj Ĉernobilo kaj Pripjato iĝis kvazaŭ fantomaj urboj.
Konstruaĵo
La centralo havis 6 nukleajn reaktorojn de la tipo RBMK 1000 por produkti elektron el nuklea energio. La konstruado de la reaktoroj 1 kaj 2 komenciĝis en 1971; la unua ekfunkciis en 1977, la dua la sekvantan jaron. La reaktoroj 3 kaj 4 ekkonstruiĝis en 1975; ilia ekspluatado komenciĝis respektive en 1981 kaj 1983. La konstruado de la reaktoroj 5 kaj 6 ankaŭ kun potenco de 1000 MW, interompiĝis pro la katastrofo.
En 1985 Sovetio havis 46 nukleajn reaktorojn funkciantajn en la lando, el kiuj dekkvino da ekzempleroj de la tipo RBMK 1000, ĉiu kun elektra potenco de 1000 megavatoj. Tiutempe la nukledevena elektro estis ĉirkaŭ 10% de la tuta elektro produktita en Sovetio, kaj la centralo de Ĉernobilo liveris 10% de elektro en Ukrainio.
Katastrofo
La katastrofo de Ĉernobilo estas ĉefa nuklea akcidento klasita je la sepa kaj lasta nivelo de la INES (Internacia Skalo de le Nukleaj Eventoj - International Nuclear Event Scale) pro fandiĝo de la kerno de la reaktoro 4. Ĝi okazis la 26an de aprilo 1986.
Tiu akcidento estigis la fandiĝon de la kerno de la reaktoro numero 4, la ellason de grandega kvanto de radioaktivaĵoj, kaj la morton de multaj personoj rekte aŭ pro elmetado al la radioaktiveco. Ĝi estas la sola akcidento klasita je la nivelo 7 de la internacia skalo de la nukleaj eventoj (INES). Ĝi sekve estas la plej grava akcidento ĝis nun konata.
Raporto de IAAE (Internacia Agentejo pri Atoma Energio), en 2005, nombras ĉirkaŭ 50 mortintojn rekte kaŭzitaj de la akcidento, kaj taksas ke la radiaĵoj mortigis proksimume 4000 kromajn homojn en la plej elmetita loĝantaro. Neregistaraj organizaĵoj indikas notinde pli grandajn nombrojn. Pli ol 200 000 homoj estis evakuitaj.
Likvidistoj
Oni nomas likvidistoj la personojn civilajn kaj militistajn, kiuj intervenis surloke tuj post la katastrofo la 26an de aprilo 1986 kaj ankaŭ la skipojn, kiu intervenis por la izolado kaj purigado de la loko ĝis la 1990aj jaroj. Oni distingu la bilancon pri ili disde la bilanco pri la civilaj viktimoj.
Inter 1986 kaj 1992, oni taksas la nombron de likvisdistoj inter 600 000 kaj 800 000 venantaj de ĉiuj partoj de Sovetunio, laboristoj en la centralo, fajrbrigadistoj, helikopteropilotoj, ministoj, teraĵistoj, laboristoj, militistoj aŭ civiluloj, kiuj vice intervenis. Multaj el ili mortis aŭ grave malsaniĝis sed la nombroj diversas laŭ la fontoj. Laŭ la prezidanto de la ĉefa asocio de likvidistoj (Ĉernobila Unio), el la 600 000 likvidistoj en Rusio, 25 000 mortis kaj 70 000 handikapiĝis; en Ukrainio la nombroj estas proksimume la samaj kaj en Bielorusio 10 000 mortis kaj 25000 handikapiĝis, do entute 60 000 mortintoj (10% de la likvidistoj) kaj 165 000 handikapitoj.
Konsekvencoj
La centralo daŭre funkcias dum 14 jaroj
Sekve de la akcidento, la tri restantajn reaktorojn oni haltis, ĉar la loko estis ege kontaminita de radiaĵoj. Tamen, post purigado de la interno de la centralo kaj de ties ĉirkaŭaĵoj, la reaktorojn 1 kaj 2 oni restartigis fine de 1986. Post pli intensa purigado, la reaktoron 3, kiu estis en la sama konstruaĵo kiel la detruita reaktoro 4, oni restartigis fine de 1987.
La reaktoron 2 trafis nuklea akcidento en oktobro 1991, sekve de kiu oni ne restartigis ĝin pro la alta kosto de la riparoj. La reaktoron 1 oni definitive haltigis en novembro 1996. La reaktoron 3, kiu estis la lasta reaktoro ankoraŭ funkcianta en la centralo, oni definitive haltigis en decembro 2000. La ruinoj de la reaktoro 4 daŭre estos radioaktivaj dum la venontaj jarcentoj. La plutonio 239, kiu estas unu el la radioaktivaj elementoj ĉeestaj interne de la reaktoro, havas duon-vivon de 24 000 jaroj. Hodiaŭ la reaktoro estas enfermita en ŝtalbetona sarkofago kaj plenplena per 300 000 tunoj da sablo, argilo, plumbo kaj boro. Ĝi postulas konstantan prigardadon.
Sanitaraj konsekvencoj de la katastrofo
De 1986 ĝis decembro 2000, ĝis 9000 homoj laboris en la centralo. Hodiaŭ, eĉ ne funkcianta, ĝi ankoraŭ laborigas ĉirkaŭ 3000 homoj por gardi ĝin. Ĝis 1986, la plej multaj laboristoj loĝis en la nova urbo Pripjato, konstruita samtempe kiel la centralo. Pro la evakuo de la loĝantaro de Pripjato post la katastrofo, la laboristoj de tiam loĝas en Slavutych, urbo 45 km oriente de la centralo en Ukrainio. Ĝin one konstruis por anstataŭigi Pripjaton.
Konsekvencoj en Eŭropo
Sekve de la katastrofo de Ĉernobilo, debato pri nuklea energio okazis en pluraj landoj, kiu uzas nuklean energion. La itala registaro tre rapide efektivigas planon de forlaso de la civila nuklea energio, sekvita de la belga registaro en 1999, kaj poste de la germana registaro en 2000.
Konsekvencoj en Francio
En Francio, dum la tagoj kiuj sekvis la katastrofon, la franca Centra Servo pri Protektado kontraŭ Jonigantaj Radioj (SCPRI) minimumigis la konsekvencojn en Francio de la Ĉernobila katastrofo. Por ricevi informojn pri la nuklea energio sendependajn de ties ekspluatantoj, de la ŝtato kaj de ĉiuj politikaj partioj, pluraj francaj kontraŭnukleaj eminentuloj kreis la Komision pri Sendependaj Esplorado kaj Informado pri la Radioaktiveco (CRIIRAD). La SCPRI estis renomigita Oficejo por Protektado kontraŭ Jonigantaj Radioj (OPRI) en 1994, kaj poste integrita en la Instituton de Radioprotektado kaj Nuklea Sekureco (IRSN) en 2002.
Ankaŭ vidi
Chernobyl recovery and development programme
Eksteraj ligoj
Fonto : artikolo de Univers Nature (http://www.univers-nature.com/inf/inf_actualite1.cgi?id=3636) - Tradukita fare de Centre culturel d’espéranto de Marseille - Esperanta paĝigo : Thierry Spanjaard.
Ĉi semajne la revuo Scienco ("Science") publikigas rezultojn, kiuj plu nutros la sciencajn debatojn pri la fiksado de karbondioksido. Sciencesploroj evidentigis, ke la sekeco minacas la eblon de la Amazonia arbaro fiksi la karbondioksidon, ĝis ni povas imagi, ke la "pulmo de Tero" povus eligi pli da karbondioksido ol ĝi fiksas ĝin.
Tiuj observoj fontas el laboro de internacia teamo de 68 esploristoj, inklude de francaj membroj de INRA (Institut National de la Recherche Agronomique - Nacia Insituto pri Agronomia Esplorado) kaj de CIRAD (Centre de coopération Internationale en Recherche Agronomique pour le Développement - Centro pri Internacia Kunlaborado pro Agronomia Esplorado por Disvolvo) kaj de la universitato Paul Sabatier en Tuluzo en la sino de RAINFOR (Amazon Forest Inventory Network - Reto pri la Inventaro de la Amazonia Arbaro). La studo koncernas pli ol 100 arbaroj lokoj en areo de 600 milionoj da hektaroj, en pluraj Amazoniaj landoj. Ĝi baziĝas sur aro da mezuroj pri 10 000 arboj dum 30 jaroj da studado. Danke al tio la sciencistoj kapablis taksi la efikon de la sekeco de 2005 kaj antaŭpensi la eblajn respondoj de la arbaro al la klimata ŝanĝiĝo.
La studado montris, ke la sekeco de 2005 okazigis gravan mortadon de arboj kaj ke dum tio epizodo nur 51% de la studitaj arbarpecoj daŭre fiksis karbondioksidon po 0,5 tuno da karbono ĉiuhektare ĉiujare. Aliaj pecoj eligis karbondioksidon po 6 tunoj da karbono per hektaro per jaro. Tiel, laŭ la esploristoj, la efiko de la sekeco al Amazonio povus ekvivalenti al tiu de la senarbigo, kiun GIEC (Groupe d'experts Intergouvernemental sur l'Evolution du Climat - Interestrata Grupo de Ekspertoj pri la Klimat Evoluo) taksas mondskale la karbondioksidaj eligoj de proksimume 3 miliardoj da tunoj de karbono jare.
Fronte al la klimata ŝanĝiĝo, la fakuloj timas pliiĝon de periodoj de akvostreso en Amazonio kaj avertas ke, tiam la arbaro povus kontribui al la pliiĝo de la kvanto de karbondioksido en la atmosfero. Fakte arbaro povas aŭ fiksi aŭ eligi karbondioksidon kaj ekzistas subtila ekvilibro en la cikloj de la materio. La arboj fiksas karbondioksidon per fotosinteno kaj asimilas ĝin al sia organika materio dum sia kreskado. Sed ili eligas ankaŭ karbondioksidon rekte per spirado kaj malrekte kiam ili mortas kaj kiam defalas pecoj, folioj kaj branĉoj. Kiam la organika materio estas sur la grundo, ĝi malkomponiĝas age de mikroorganismoj kaj karbondioksido reiras al la atmosfero post kelkaj jardekoj.
Tiel laŭ Olivero Phillips, unu el la aŭtoroj de la studo aperinta tiujn semajnon en "Scienco", "dum jaroj la Amazonia regiono helpis malakceli la klimatan varmigon. Se tiu karbondioksidofiksejo malfortiĝas, aŭ eĉ inverse funkcias, la karbondioksida nivelo en la atmosfero eĉ plu kreskos." Tio dirite, eĉ se tiuj lastaj observoj metas veran maltrankvilon, mezuri la karbonan ciklon planedskale ne estas facila tasko por sciencistoj kaj ja necesos agnoski, ke la naturaj fenomenoj de karbonfiksado estas ankaraŭ sufiĉe malbone konataj. Koncerne oceanon kaj arbarojn, la esploraj laboroj pri la karbonfiksejoj akumuliĝas kaj kelkfoje sin kontraŭdiras. Ekzemple, lastan monaton, aperis studo en la revuo "Naturo", kiu evidentigis, ke inter 1968 kaj 2007, la fikskapablo de la tropika arbaro en Afriko kreskis ĝis 0,63 tuno ĉiu hektare ĉiu jare, kresko kiu, laŭ la aŭtoroj de la studo, ekvivalentis al tiu de Amazonio, kie la arbarmaso ŝajne kreskis dum la 20 lastaj jaroj. Pluraj hipotezoj estis faritaj inter aliaj la kontribuaĵo de la karbondioksido ĉeestanta en pli granda kvanto en la atmosfero, aŭ ankaŭ pli alta sunkvanto, kiu stimulas la kreskon de la vegetaĵoj dum la sekaj periodoj. Evidente, la problemo estas malsimpla kaj la tropikaj arbaroj de la mondo ne devas esti rigardataj kiel homogena surfaco. Nur pri Amazonio, kvantoj troveblaj en la literaturo pri ĝia fikskapabalo varias de 0,5 ĝis 7 tunoj hektare ĉiu jaro.
Fikstanto aŭ eliganto, la sciencistoj ŝajne havas ankoraŭ iom da laboro antaŭ ol klare kompreni la rolon de la arbaroj; ni esperu ke la pliiĝo de la senarbigo lasos al ili sufiĉe da tempo.
Elizabeth Leciak
Esperanto Marseille a participé à Vivacité, la fête des assos de Marseille, le 12 septembre.
Plusieurs centaines de visiteurs ont visité notre stand, et se sont interessés à l'espernato, la langue internationale pour la paix.
Quelques photos de cette journée ...
| Mai 2012 | ||||||||||
| L | M | M | J | V | S | D | ||||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |||||
| 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | ||||
| 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | ||||
| 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | ||||
| 28 | 29 | 30 | 31 | |||||||
|
||||||||||